Tera povo de la papoj

Tera Povo de la papoj estas esprimo kutime uzata reference al historia periodo en kiu la Papo estis ankaŭ suvereno de la Papa Ŝtato (aŭ Ŝtato de la Eklezio aŭ Heredaĵo de Sankta Petro). La vorto «tera» (en la itala «temporale» el «tempo») aludas povon sur ĉio kiu situas en la tempo kaj destinita al finiĝo malsame ol la «spirita», kio estas la celo propra de la Eklezio (spirita povo). Kaj aludas ankaŭ al io pasema kaj provizora.

Tiu miksiĝo de du povoj en la sama persono necese kreis el si mem miskomprenojn kaj disperdiĝoj el la propra celo, sed fakte kreis foje paradoksajn situaciojn en kiuj la papo kiel ŝtata suvereno rolis politikiste favore aŭ kontraŭ aliaj ŝtatoj uzante ankaŭ «armilojn» spiritajn kiel ekskomunikon kaj interdikton. Kaj por pli sekurigi sendependon de sia ŝtato kaj de sia pastorala ofico, foje la papoj emis plidisetendi sian influon kaj ŝtatajn teritoriojn kun sekvaj varispecaj konfliktoj.

Tamen la implicita kaj eksprese volita celo pere de la situacio de la tera povo produktis sian frukton: la sendependo de la papado kaj sekve unuiĝo de la tuta Katolika Eklezio: la Ortodoksa Eklezio, kiu ne havis sian sendependan teritorion, fragmentiĝis laŭlonge de la jarcentoj en diversaj naciaj eklezioj suborditaj al la diversaj ŝtataj aŭtoritatoj. Ankaŭ la Katolika Eklezio, laŭlonge de la jarcentoj, suferis influojn de la diversaj ŝtataj aŭ politikaj povoj: tiukaze oni ekzemplas per tieldirita "Avinjona kapto" de la (14-a jarcento), kiam Klemento la 5-a, franca, kaj liaj posteuloj, decidis establi sian sidejon en Avinjono kaj ties ĉirkaŭurbo, teritorio kiu formale estis aŭtonoma kaj ekestere de la Franca Regno, sed en kiu, fakte, la franca reĝo povis facile praktiki sian influojn sur la decidoj de la papado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search